DANKO AL DIO

Nun Dion danku ni

Originalo : Nun danket alle Gott
Angla pont-versio : Now thank we all our God

Alia Esperanta Versio : Nun danku ni al Dio

Nun do vi laudu la Dion de ĉio, kiu ĉiam faras grandaĵojn, kiu grandigas la homon ekde la utero kaj kiu agas al ni laŭ Sia kompatemo. Siraĥ 50.22

Verkis (germane) : Martin RINCKART, ĉ. 1630
Angligis : Catherine WINKWORTH, 1858
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 9 (= AK 22, Ad 453)

  1. Nun Dion danku ni per mano, voĉo, koro!
    Ĝojegas tuta mond' pro lia bonfavoro.
    De frua infanec' li benis nin sen fin',
    Kaj sur la tera voj' ankoraŭ gvidas nin.

  2. Ni preĝu nun, ke li eterne apudestu;
    En ĉiu ĝoja kor' la paco bene restu;
    Per ama forta man' li ĉiam gardu nin,
    Ĝis fine en ĉiel' ni danke gloros lin.

  3. Laŭdata estu Di' la Patro, kaj dankataj
    La Filo, la Spirit', egale honorataj!
    Al unu sola Di' senĉese sonu ĥor',
    El tero kaj ĉiel', de amo kaj ador'.


Melodio: NUN DANKET
Komponis : Johann CRÜGER, 1647
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1