DANKO AL DIO

Nun danku ni al Dio

Originalo : Nun danket alle Gott

Alia Esperanta Versio : Nun Dion danku ni

Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, per psalmoj ni ĝoje kriu al Li. Psalmaro 95.2
Rim.: La tekston de la himno Rinckart sur Siraĥ 50.22-24.

Verkis (germane) : Martin RINCKART, ĉ. 1630
Esperantigis : Clarence BICKNELL

Fonto : HE 8

  1. Nun danku ni al Dio per mano, voĉo, koro!
    La tuta mondo ĝojas pro lia granda gloro.
    De frua infaneco li nin beninta estas,
    Kaj liaj amdonacoj kun ni ankoraŭ restas.

  2. Li gvidu nin konstante sur tuta vivovojo,
    Benante niajn korojn per paco kaj per ĝojo;
    Li ŝirmu de danĝero, li donu korfavoron,
    Kaj de malbono gardu nin nun kaj ĉiun horon.

  3. Ho, estu niaj voĉoj kun danko nun levataj
    Al Patro, Fil', Spirito, egale adorataj.
    De homoj sur la tero, ĉielaj anĝelaroj,
    Al Dio sonu laŭdo dum la eternaj jaroj.


Melodio: BISHOPGARTH
Komponis : Arthur Seymour SULLIVAN
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1