DANKO AL DIO |
Originalo : Let all things now living
Verkis (angle) : Katherine K. DAVIS, 1939
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1992
Fonto : Ad 620
Nun ĉio vivanta kuniĝu en kanta
triumfa glorado de l' Dia aktiv'.
Li kiu nin kreis, protektis kaj benis,
nin patre kondukos tra tuta la viv'.
Sub Dia standardo avancas la ardo
de l' fajra kolono en nokto kaj fum',
ĝis ombroj vanuos, obskuroj disfluos,
dum plu ni vojaĝas de lumo al lum'.
Li ordon elektas, la stelojn direktas;
en sia orbito obeas la sun'.
Altaĵoj kaj montoj, riveroj kaj fontoj,
profundoj de l' maro gloradu Lin nun.
Ni same proklamu, kun ĝojo Lin amu,
ni laŭdu per kanto en gaja ador',
ĝis ĉio vivanta kuniĝos en kanta
dankado al Dio plejalta en ĥor'.
Melodio: (THE) ASH GROVE
Tradicia Kimra Melodio
MIDI TCH