TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

MATENO

Noviĝas freŝe ĉe l' aŭror'

All Morgen ist ganz frisch und neu

Verkis (germane) : Johannes ZWICK, ĉ. 1541
Esperantigis : Adolf BURKHARDT, 1986

Fonto : Ad 007 = TK 116

  1. Noviĝas freŝe ĉe l' aŭror'
    fidelo granda de l' Sinjor'.
    Ne ĉesas ĝi dum longa tag',
    fideblas sen mensog' aŭ blag'.

  2. Ho bela stelo de l' maten'!
    Ni petas Vin pri Via ben'.
    Per Vi lumiĝu ĉiu spac'.
    En kor' abundu Via grac'.

  3. Elpelu ombrojn de l' obskur'.
    Nin gardu, Lumo, de malpur',
    de honto, blindo, trompa van'.
    Tag-nokte prenu nin je l' man'

  4. por vivo en tag-luma klar'.
    Dum ĉiu krizo, ĉiu far'
    en fido staru ni ĝis fin'.
    De Vi neni' separu nin.

Melodio : ALL MORGEN
Komponis : Johann WALTER, 1541
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1