DANKO AL DIO |
Ni venas nun kune
Originalo : Wilt heden nu treden
Aliaj Esperantaj TradukojVerŝajne anonima Nederlanda kanto, 1597
(eble verkita de Adrianus VALERIUS ( -1625))
(eld. en Nederlandtsch Gedenckclanck, 1626)
Esperantigis : David B. RICHARDSON, ĉ. 1955
verŝajne surbaze de la angla traduko de Theodore BAKER
(We gather together to ask the Lord's blessing)Fonto : AEK
Ni venas nun kune por peti Di-benon.
Al ni Li sciigas pri Sia Di-vol'.
La malbonfarantaj ne plu nin premantaj
Ĉeeston Lian pruvas al Lia popol'.
Apude por gvidi, al ni Li aliĝas
Reganta, ŝirmanta la regnon de Di';
Do de la komenco per Via potenco
Ni venkas en batal', laŭdadon al Vi!
Ni ĉiuj vin laŭdas, Gvidanton venkantan;
Kaj preĝas, ke daŭre defendu Vi nin.
De ĉiuj suferoj nin tenu liberaj.
Sinjoro, Via nom' laŭdiĝu sen fin'.
Melodio: KREMSER
Anonima Nederlanda Melodio, 16a jc.,
aranĝis Eduard KREMSER, 1877
MIDI TCH