RIKOLTO |
Tradicia kultivista kanto el Hessen Darmstadt, Germanio
Redaktis kaj publikigis : Matthias CLAUDIUS, 1782
Angligis : Jane Montgomery CAMPBELL, 1861
Esperantigis : J. GOURLAY
Fonto : HE 231 = AK 110
Ni plugas la kamparon, kaj semas nia man',
Sed kreskon donas Dio laŭ sia propra plan';
Li sendas neĝon vintran, kaj varmon de somer',
Venteton kaj sunbrilon, kaj pluvon por la ter'.
Dio ĉion donas al ĉiu sub la sun'.
Do danku ni kun laŭta kri' pro amo Lia nun.
La apudvoja floro, vespera bela stel',
La kreitaro venas de Dio en ĉiel'.
Obeas lin la ventoj, la birdojn nutras li,
Kaj ĉiutagan panon donadas li al ni.
Dio ĉion donas al ĉiu sub la sun'.
Do danku ni kun laŭta kri' pro amo Lia nun.
Ni dankas vin, ho Patro, pro tiom da bonaĵ',
Pro semo kaj rikolto, pro sano kaj manĝaĵ'.
Al vi ni povas doni nenion pro la bon',
Sed estu niaj koroj por ĉiam via tron'.
Dio ĉion donas al ĉiu sub la sun'.
Do danku ni kun laŭta kri' pro amo Lia nun.
Melodio : WIR PFLÜGEN
Komponis : Johann Abraham Peter SCHULZ, eld. 1800
MIDI TCH