TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

FINO DE DISERVO
FORIRO

Nin irontajn, Dio, benu

Originalo : Lord, dismiss us with Thy blessing

Ĉe la Eternulo estas la savo ; super Via popolo estu Via beno. Sela. : La Psalmaro 3.8

Verkis (angle) : John FAWCETT, 1774 (strofoj 1-2); Godfrey THRING (strofo 3)
Esperantigis : Agnes B. DEANS

Fonto : HE 275 = AK 261

  1. Nin irontajn, Dio, benu;
    Pacon donu al la kor';
    Amo via nin subtenu,
    Sava graco kaj favor'.
    Nin fortigu, nin fortigu
    Nun por nia viv-labor'.
  2. Ni vin petas, kun dankado
    Pro la Krist-evangeli',
    Ke la fruktojn de l' savado
    En la vivo montru ni.
    Ho Sinjoro! Ho Sinjoro!
    Kun ni ĉiam restu vi.
  3. Kiam fine en oreloj
    Sonos la alvoka kri',
    Per flugiloj de anĝeloj
    Ĝoje iru ni al Vi,
    Kaj eterne, kaj eterne
    Kun Jesuo estu ni.

Melodio : DISMISSAL
Komponis : William Letton VINER
MIDI AK*

Alternativaj melodioj:
SICILIAN MARINERS
Anonima eŭropa melodio: Unue aperis en The European Magazine and London Review, 1792 : MIDI TCH
ETON
Komponis : Joseph BARNBY : MIDI TCH
Rim.: Por kanti la himnon laŭ Eton oni ne kantas la ripetaĵon (kursivan) en la kvina verso de ĉiu strofo.
GREENVILLE
Komponis : Jean-Jacques ROUSSEAU (en sia opero Le devin du village, 1752) : MIDI TCH
ST. THOMAS (WEBBE) (Nomata ankaŭ WEBBE, WERNBURGH)
Komponis : Samuel WEBBE, 1792 : MIDI TCH
WEBBE (ne la sama melodio kiel "St. Thomas (Webbe)")
Anonima melodio el An essay on the church plain chant, 1782;
Adaptis (laŭatribue) Samuel WEBBE; aranĝita en HA&M, 1916 : MIDI RH (adaptita al la Esperanta teksto)

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1