TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

INTERNACIAJ KUNVENOJ

Ni, el popoloj multaj sur la ter'

Verkis ( Esperante) : Åke AHLRÉN, 1966

Fonto : AK 107 (= Ad 367)

  1. Ni, el popoloj multaj sur la ter',
        Levas la voĉojn, Di', al Via glor'.
    Vokas la koroj Vin en la super'.
        Aŭdu nin; ni kunvenas al ador',
    Di', el popoloj multaj sur la ter'.

  2. Kristo, Sinjoro, Vojo, Vero, Viv',
        Vi, enkarniĝo de la Dia vort',
    Donu viv-akvon por la kor-soif',
        Dolĉon por ĉiu kruda vivosort',
    Kristo, Sinjoro, Vojo, Vero, Viv'.

  3. Sankta Spirito, ho, instruu nin,
        Gvidu nin ame pluen al kompren'
    De nia ĝusta, vera viv-destin',
        Pri la signif' de Dia amoplen'.
    Sankta Spirito, ho, instruu nin.

Melodio : OLD 124TH
Unue eldonita en Psalmaro Ĝeneva, 1551
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1