KRISTNASKO |
Originalo : En Frelser er oss født idag
Verkis (norvege?) : Birgitte Cathrine BOYE (1742-1824)
Esperantigis : Trygve RAIMAR, 20a jc.
Fonto : AK 34
Naskita estas la Savant',
Eksonas la anĝela kant':
Al homoj Di-favoro!
Por ni naskita estas Li,
Kaj tial ĝoje kantu ni:
Al Dio laŭd' kaj gloro!
Anim', sen tim'
Vin purigu, vin satigu
Per la brilo
De la sankta reĝa Filo!
Melodio : WIE SCHÖN LEUCHTET
Komponis :
Philipp Nicolai, 1599
MIDI TCH —
MIDI AK*