TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

EPIFANIO

Naskiĝis beb' en Betleĥem'

Verkis ( Esperante) : Albrecht KRONENBERGER

Fonto : Ad 258

  1. Naskiĝis beb' en Betleĥem',
         en Betleĥem'.
    Jubilu do, Jerusalem',
         Jerusalem.
    Saĝuloj el la orient'
         genuas antaŭ Li.
    Genuu ĉiu kontinent':
           jen via Di'.
  2. Anoncas Lin ĉiela stel',
         ĉiela stel'.
    Ekĝoju do, ho Izrael',
         ho Izrael'.
    Per oro, mirho, oliban'
         la magoj gloras Lin.
    Lin gloru tribo, gento, klan',
           kaj klinu sin.
  3. Honoru Lin, ho kristanar',
         ho kristanar',
    Dankante pro la Dia far',
         la Dia far'.
    Hodiaŭ de l' eterna glor'
         la Reĝo montras Sin.
    Do kantu ankaŭ, mia kor',
           adoru Lin.

Melodio : CHORAL KOREA
el KS 104 (laŭ Ad 258)
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1