TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

Mondsavanto, naskis vin

Veni, redemptor gentium

Verkis (latine) : Aŭrelio AMBROZIO (Aurelius Ambrosius) ĉ. 397
Esperantigis : Hans Amund ROSBACH
Eble surbaze de germana versio Nun komm, der Heiden Heiland, ĉu?

Fonto : AK 31 (= 100H 31)

  1. Mondsavanto, naskis vin
    Pura, sankta virgulin'.
    Al Jesu'; miraklo jen
    Devis esti la alven';.

  2. La miraklon vidis ni,
    Agis la Spirit' de Di':
    Viva Vort' sin vestis per
    Karno kiel hom' sur ter'.

  3. Li naskiĝis, tamen sen
    Iu pek', kaj venis en
    Mondon kiel hom' kaj Di',
    Savon nun proponas li.

  4. Venis Li de Di' al ter',
    Iris pluen al infer',
    Sidas nun kun venka kron'
    Ĉe la Patro sur la tron'.

  5. Venkis vi per karna mort',
    Tia estas Dia fort';
    Helpu dum atakoj de
    La satana grand-arme'.

  6. Lumon el ĉiela hal'
    Portis vi al via stal';
    Nokto, morto kaj mizer'
    Ne plu regas sur la ter'.

  7. Dio Patro kaj la Fil'
    Kaj Spirito en la bril':
    Kun eterna laŭdo ni
    Dankos vin, ho sola Di'!

Melodio : NUN KOMM, DER HEIDEN HEILAND
Anonima, unue presita en Geistliche Gesangbüchlein de J. Walther, 1524
MIDI AK*
MIDI TCH (aranĝis J. S. Bach)

Rim.: AK indikas, ke la muzikon komponis Marteno LUTERO (Martin Luther), sed tiu atribuo ne estas ĝenerale akceptita de fakuloj. Krome, AK nomas la melodion (ĉe AK 87) Veni redemptor gentium, sed tiu nomo estas uzata ankaŭ por diversaj aliaj melodioj, precipe ĉantaj, ekzemple jena plejnkanta melodio (Modalo 1a) el la 12a jc.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1