KRISTNASKO |
Verkis (germane) : Marteno LUTERO (Martin Luther), 1535
Esperantigis : William John DOWNES
Fonto : AK 39
“Mi venas el la alt-ĉiel'
kun bona, nova histori'!”
Parolis tiel la anĝel',
ĝojkantis pri l' evangeli'.
“Jen elektita virgulin'
infanon belan naskis por
kompati kaj ĝojigi vin,
turmenton ĉian porti for.”
“Li estas Kristo, la Sinjor',
Li volas levi el mizer',
konsoli homojn en dolor',
por pekoj esti la ofer'.”
“Venigas savon Li al vi,
de Di' celitan de l' komenc',
ke partoprenu vi kun ni
la glorojn de la eternec'.”
Kun paŝtistaro iru ni
la Bebon vidi en la stal';
donaco Li de l' Patra Di',
al ni honoro sen egal'.
Sinjor'! Vi gastu kun bonven'
ĉe ni, plagitaj de fier',
de pekemeco kaj ĉagren' —
Ho, kiel danki Vin en ver'?
Ni laŭdu Dion, kun honor',
pro l' dono de l' amata Fil'.
Prikantis anĝelara ĥor'
eraon novan sen simil'.
Melodio : VOM HIMMEL HOCH
aperis en Geistliche Lieder (red. Valentin Schumann) 1539
ofte atribuita al Martin LUTHER
MIDI RH