TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

GRACO SENLIMA

Mirinda grac'! ho dolĉa son'!

Angla originalo : Amazing grace, how sweet the sound

Alia esperantigo : Mirinda Graco! dolĉa son'

Ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio. : Efesanoj 2.8

Verkis (angle) : Strofoj 1a-5a, John NEWTON, 1779
en Olney Hymns, sub la titolo "Faith's Review and Expectation" (Reekzameno kaj Atendaĵo de la Fido)
Strofo 6a : Anonima, en A Collection of Sacred Ballads, 1790
Esperantigis : KONISI Gaku, (eld.) 2004

Fonto : La Movado 639.10

  1. Mirinda Grac'! ho dolĉa son'!
    Eĉ min elsavis ĝi.
    Mi estis stulta kiel ŝton',
    Sed ĉion vidas mi.

  2. Instruis grac' al mia kor'
    kaj timon pelis ĝi.
    Superbis grac', la Di-favor',
    kaj kredon trovis mi.

  3. Danĝeroj, zorgoj kaj sufer'
    senĉese trafis min,
    sed graco ĉiam je mister'
    per gvido savis min.

  4. Promesis bonon la Sinjor'
    al mi per sia vort'.
    Li estos ŝild' dum tuta hor'
    tra l' vivo ĝis la mort'.

  5. Jes, kiam venos fin-moment'
    de mia vivo-voj',
    mi restos tiam sen lament'
    en pac', en plena ĝoj'.

  6. Tra dek jarmiloj en ĉiel',
    por laŭd' al Dia glor',
    ne ĉesos kantoj de anĝel'
    en bela, dolĉa ĥor'.

Melodio : NEW BRITAIN
Anonima usona melodio
la jena midio modifas la kutiman aranĝon laŭ la melodio en La Movado
MIDI RH

Rim. : En La Movado oni mise nomas tiun ĉi kanton "Nigrula Spiritualo". La originala teksto estas verkita de John Newton — pri tio tute mankas dubo — kaj kvankam li transportis nigrulojn inter Afriko kaj Ameriko, li mem estis anglo, blankulo. La kutima melodio, kaj la sesa strofo, estas el Usono kaj estas anonimaj, sed nomi ilin "nigrula spiritualo" estus malprave.

Alternativa melodio:
Amazing grace
Anonima Malnova-Baptisma melodio senakompane kantenda | MIDI Jean Ritchie*



TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1