ADVENTO |
Anonima 15a-jarcenta teksto germanlingva el Alzaco
Prilaboris Daniel SUDERMANN, ĉ. 1626
Esperantigis Guido HOLZ, 1986
Funde reviziis Albrecht KRONENBERGER, 1991-2000
Fonto : Ad 179
Miriga ŝip' alvenas,
Ŝarĝita ĝis la rand',
Trankvilan vojon prenas
Tra l' mar' al nia strand'.
Kun frajto altkvalita
Ĝi ankras nun ĉe l' bord'.
Malfermas sin la ora
Trezora glora pord'.
Maria, Virgulino,
La bebon portas vi.
El via ĉasta sino
Naskiĝos Di' por ni.
Melodio : ES KOMMT EIN SCHIFF
Anonima melodio, en Kantolibro de Andermach, Kolonjo, 1608
MIDI Ad*