LAŬDO AL DIO |
Milvoĉe sonu mia kant
O for a Thousand Tongues to Sing
Verkis (angle) Charles Wesley
"por la datreveno de sia konvertiĝo" (1739)
Esperantigis (elangle) Liland Brajant Ros (1999)Fonto : LBR
Milvoĉe sonu mia kant
Eternan laŭdon pri
La glora Reĝo kaj Savant,
La grac de mia Di!Ho graca Majstro, mia Di,
Min helpu nura hom
Proklami tra la tero pri
La glor de via nom.“Jesuo!” trankviliĝas tim,
Jen nomo de kurac:
Ĝi kantas ĝoje al l anim
Pri vivo, sano, pac.Per sia puriganta sang
Li malkatenas nin.
Malpuro iĝas neĝa blank
Purigis ĝi eĉ min!Parolas li, kaj je la vort
Ekvivas la mortint,
Gajiĝas plej funebra sort,
Estiĝas la konvink.Vi surdaj, la Savanton aŭdu;
Vidu, nevidant!
Vi lamaj, dance Dion laŭdu
Kaj mutaj, per la kant!Kun mi, la Ĉefo, konos vi
Pardonon plenan jam.
Ĉielon anticipos vi:
Ĉielo estas Am!Honoro, laŭdo, am al Di
Eterne laŭta ŝvel
De l tuta sankta eklezi
Sur Ter kaj en Ĉiel!
Melodio: AZMON
Komponis : Carl Gotthelf GLÄSER
Aranĝis : Lowell MASON, 1839
MIDI TCH
- Alternativaj Melodioj :
- BEATITUDO, komponis John Bacchus DYKES, 1875 : MIDI TCH
- LYNGHAM, komponis Thomas JARMAN : MIDI TCH
- LYDIA, komponis Thomas PHILLIPS : MIDI TCH
- Rim.: Al la lastaj melodioj, Lyngham kaj Lydia, oni ne povas tiel facile adapti la tekston, kiel al Azmon kaj Beatitudo. Tamen, la tasko ne maleblas, kaj la rezulto (precipe ĉe Lyngham) pravigos la penon.
Azmon estas preskaŭ universale uzata por la teksto en Usono. Se vi scias, kiun melodion oni kutime uzas en Britio aŭ en aliaj landoj, bv. informi min.
TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
http://www.scn.org/~lilandbr/
la TTTejo de
Liland Brajant Ros'