TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

HELPO DE DIO
PSALMO 121

Mi levas la okulojn

Mi levas miajn okulojn al la montoj : de kie venas al mi helpo? Mia helpo venas de la Eternulo, kiu kreis la ĉielon kaj la teron. : La Psalmaro 121.1-2

Verkis (Esperante) : Magda CARLSSON-BOHMAN, 1950

Fonto : Ad 767 ( < AK 125 < EK 11)

  1. Mi levas la okulojn, preĝante, al la mont',
    Al Li, la Eternulo, potenca la helpont'.
    Ke mi ne pied-glitu, atentas la rigard',
    Ĉar ne dormetas, kiu sin nomas mia gard'.

  2. De Izrael' ŝirmanto, neniam dormas Li;
    Ĉe mia dekstra flanko la ombron formas Li.
    De sun' Li ŝirmas tage kaj nokte de la lun',
    Elire kaj enire, eterne kiel nun.

Melodio: ST. THEODULPH
Komponis : Melchior TESCHNER, 1615
MIDI TCH
Eseeto pri variantoj de la melodio


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1