TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LA KRUCO

Malproksime sur mont'

Angla originalo : On a hill far away
The Old Rugged Cross

Verkis (angle) : George BENNARD, 1913
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999

Fonto : RH

  1. Malproksime sur mont' staris kruda krucaĉ',
         Emblemo de hont' kaj sufer',
    Kaj mi amas ĝin ĉar tie mortis Plejkara
         Por ĉiuj pekuloj de l' ter';

         (Refreno, post ĉiu strofo)
    Do mi ŝatos la krudan krucaĉon,
         Ĝis finiĝos la tera dispon';
    Mi kroĉiĝos al tiu krucaĉ',
         Kaj ĝin ŝanĝos finfine por kron'.

  2. Ho, la kruda krucaĉ', malŝatata de l' mond',
         Ja mirinde allogas je mi:
    La Ŝafido de Di' venis el la ĉiel'
         Por alporti ĝin al Kalvari';

  3. Jen la kruda krucaĉ': kia belo kaj bril'
         Makulas ĝin sango de Di',
    Ĉar sur tiu krucaĉ' mortsuferis Jesu'
         Kaj gajnis sanktigon por mi;

  4. Al la kruda krucaĉ' mi fidelos sen ĉes',
         Fieros pri honta riproĉ',
    Ĝis finfine min for al la hejmo en glor'
         Vokos Li al eterna kunloĝ';

Melodio : OLD RUGGED CROSS
Komponis : George BENNARD, 1913
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1