TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

Malfermu pordon de la kor’

Macht hoch die Thür

Vin levu, pordo kaj lintel’
(Alia Esperanta Traduko, de Burkhardt)

Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro. : Psalmo 24.7

Verkis (germane) : Georg WEISSEL, 17a jc.
Esperantigis : Felix NEY, 20a jc.

Fonto : AD 5

  1. Malfermu pordon de la kor’,
    Alvenas reĝo, la Sinjor’!
    Estrata ĉiu monda land’,
    De nia Dio kaj Savant’,
    Eternan savon portas Li,
    Pro tiu vivo ĝoju ni!
    Laŭdata Di’, Kreant’,
    Plej bone konsilant’.

  2. Malfermu pordon de la kor’,
    Ĝi estu templo de l’ Sinjor’,
    Atestu via gaj-mien’,
    Ke regas en vi ĝojoplen’!
    Kaj reĝo mem vizitos vin,
    Savigo akompanos Lin
    Laŭdata Di’, Sinjor’,
    Helpanto pro favor’!

  3. Bonvena, kara gast-loĝant’,
    Krist-Jesu, koron vizitant’.
    Ĝojigu nin donaca plen’,
    Amike venu Via ben’,
    Konduku nin en Via nom’
    Spirito ĝis ĉiela dom’,
    Al tiu nom’, Sinjor’,
    Eternaj glor’, honor’.

Melodio : MACHT HOCH DIE TÜR
Johann Anastasius FREYLINGHAUSEN
MIDI TCH

Alternativa Melodio :
TRURO (MIDI TCH, el Psalmodia Evangelica de Thomas Williams, 1789)
TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1