TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

Longe sopirata Kristo

Angla originalo : Come, thou long-expected Jesus

Laŭ metrika strofigo 87.87 (4 strofoj)

Verkis (angle) : Charles WESLEY, 1744
Esperantigis : ROS' Haruo, 1998

Fonto : RH

  1. Longe sopirata Kristo, venu, liberigu nin
    El la timoj, pekoj, tristo; ŝirmu nin en via sin'!
    Ho, konsol' de Izraelo, de la ter' esper-kulmin',
    De la gentoj reva celo, ĝoj' de ĉiu hom-anim'.

  2. Por nin savi, de la nasko Dio vin destinis jam:
    Post krucuma morto, Pasko! Venko de l' Ĉiela am'.
    Per Spirito vive riĉa, venu, regu nin en kor';
    Per merito tut-sufiĉa, levu nin al via glor'.

Melodio : ST. HILARY
Origino Nekonata — LCA 5
MIDI LCA*

Alternativa Melodio
HYFRYDOL
Komponis : Rowland H. PRICHARD, 1830 : MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1