KRISTNASKO |
Leviĝis la suno en gloro ĉiela
Germana originalo : Nun ist sie erschienen
Angla VersioVerkis (germane) : W. HORN(?)
Esperantigis (per angla versio en MBCH) : ROS' Haruo, 2003Fonto : THC
Leviĝis la suno en gloro ĉiela
Kaj brilas tra l' nokta obskur'
Nun do ĝoje rakontu per kanto plej bela
Ke en Kristo, l' Savant', estas lumo kaj pur'.
La mondo kuŝadis sub morta detruo,
Homaro en peka sufer',
Sed alvenas la savo per fid' al Jesuo;
Pro la Krista naskiĝ' kantu tuta la ter'. (Refreno ...)
Nun post la paŝtistoj kaj magoj ni sekvu,
Serĉante la Bebon de Di',
Kaj lin eltrovinte, adoru, akceptu
La fileton ĉielan de virga Mari'. (Refreno ...)
Melodio: NUN IST SIE ERSCHIENEN
Komponis (laŭ MBCH) : J. R. MURRAY
MIDI MBCH