VESPERO

Leviĝis Luno

Der Mond ist aufgegangen

Verkis (germane) : Matthias CLAUDIUS, 1779
Esperantigis (elgermane) : Adolf BURKHARDT, 20a jc.

Fonto : AK 236 (= Ad 148)

  1. Leviĝis Luno; hele
    or-pompas surĉiele
    la steloj al l' okul'.
    Arbaro mute revas;
    el la herbej' sin levas
    mirinde blanka la nebul'.

  2. Ripozas mont' kaj valo
    sub la krepusk-vualo
    trankvile kvazaŭ lag'.
    Por vi jen la permeso
    fordoni en forgeso
    la malbonaĵojn de la tag'.

  3. La luno nur duone
    prezentas sin impone;
    ĝi tamen estas sfer'.
    Facile ni priridas
    aferon, se ni vidas
    nur parton de la plena ver'.

  4. Homidoj ni fieraj,
    pekuloj nur, mizeraj,
    ne multon scias ni.
    Ni teksas iluziojn
    kaj serĉas multajn sciojn
    kaj devojiĝas pli kaj pli.

  5. Ho Di', nin lasu vidi
    la Savon, ne plu fidi
    vantaĵojn de l' pasem'!
    Nin faru simpl-animaj,
    infane Dio-timaj
    en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!

  6. Vi fine, sen ĉagreni,
    el mond' nin volu preni
    per milda morto for.
    Nin tiam al ĉielo
    venigu, al la celo,
    Vi, nia Dio kaj Sinjor'!

  7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
    Vin nokta vent' ne tuŝu,
    dum ŝirmas anĝelar'.
    Indulgu, Di', nin grace,
    por ke nun dormu pace
    ni kaj malsana la najbar'!


Melodio: DER MOND
Komponis : Johann Abraham Peter SCHULZ, 1790
MIDI Ad*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1