KRISTNASKO |
Greek original : Μεγα και παραδοξον θαυμα
A great and mighty wonder
Kompletigita teksto : Potencan mirindaĵon
(ses strofoj, sen rekantaĵo, laŭ la melodio St. Alphege)
Verkis (greke) : Sta GERMANO, 734
Angligis : John Mason NEALE
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE (antaŭ 1966)
Fonto : Ad 224 (kp HE 38 = EH 38)
La Vorto enkarniĝis,
La Reĝo de ĉiel';
Kaj nokte al ŝafistoj,
Anoncas sin anĝel'.
Sonadu tra l' aer':
"Al Dio estu gloro,
Kaj paco sur la ter'!"
Dum kantas pri la Reĝo
La anĝelara ĥor',
Ho ĝoju valoj, montoj,
Kaj maroj, kun fervor'.
Sonadu tra l' aer':
"Al Dio estu gloro,
Kaj paco sur la ter'!"
Pro homa elaĉeto
Nun adoradu ni
Al Betlehema bebo;
Savanto estas li.
Sonadu tra l' aer':
"Al Dio estu gloro,
Kaj paco sur la ter'!"
Pereos paganaĵoj,
Mallumo pasos for,
Kaj Kristo ĉie regos
Eterne la Sinjor'.
Sonadu tra l' aer':
"Al Dio estu gloro,
Kaj paco sur la ter'!"
Verŝajne la frazo sub ĉi tiu teksto en EH kaj HE: "La Anglaj tradukoj diferencas inter si" aludas al la diferencoj necesaj por altaŭgigi la tekston al tiu ĉi melodio. Potencan mirindaĵon, laŭ la melodio St. Alphege, verŝajne estas pli proksima al la intenco de Neale.
Melodio : ES IST EIN' ROS'
Anonima Germana Karolo, 16a jc.
Fame aranĝita de Michael PRAETORIUS, 1609
MIDI TCH
Aliajn midiajn aranĝojn oni trovos ĉe
Jen ĉiamviva Rozo
(Es ist ein' Ros' entsprungen, la kanto propra al tiu ĉi melodio)