TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

SAĜO KAJ BONECO DE DIO

Laŭdu Sinjoron, la reĝon potencan de l' gloro

Originalo : Lobe den Herren, den mächtigen König

Aliaj Esperantaj Tradukoj ktp

Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona ; Ĉar eterna estas Lia boneco. : Psalmo 106.1

Verkis (germane) : Joachim NEANDER, eld. 1680
Esperantigis : Felix NEY, eld. 1958

Fonto : AD

  1. Laŭdu Sinjoron, la reĝon potencan de l' gloro!
    Laŭdu animo, konsente kun anĝela ĥoro!
         Venu en ar',
         Sonu kord-instrumentar',
    Laŭdon ekaŭdu Sinjoro!

  2. Laŭdu Sinjoron, la mondon Li regas bonege,
    Kiel per aglaj flugiloj vin portas certege.
         Konservas vin
         En ĝoj' de via anim'
    Tio sentebla klarege.

  3. Laŭdu Sinjoron, Li arte kaj lerte vin faris,
    Donis sanecon, vivvojon amike preparis.
         Oft' en danĝer'
         Dio de l' steloj kaj ter'
    Por vi aliron ekbaris.

  4. Laŭdu Sinjoron, ĉar nomo de Dio gloriĝu!
    Ĉiuj estaĵoj al via laŭdkanto kuniĝu!
         Lumigas vin,
         Tion memoru, anim',
    Laŭdo neniam finiĝu!

Melodio : LOBE DEN HERREN, Anonima
unue aperis en Erneuerten Gesangbuch, Stralsund, 1665
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1