TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LA BONECO DE DIO
PSALMO 136

Laŭdu nun kun ĝoja koro

Originalo : Let us with a gladsome mind
Germana pont-versio : Auf und macht die Herzen weit
Alia traduko : Laŭdu ĝoje Dion ni (el la angla)

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, ĉar eterna estas Lia boneco. : La Psalmaro 136.1

Verkis (angle) : Johano MILTONO (John Milton), 1623
Germanigis (elangle) : Johann Christoph HAMPE, 20a jc.
Esperantigis (elgermane) : Adolf BURKHARDT, 1975

Fonto : TK 31 (= Ad 775)

  1. Laŭdu nun kun ĝoja koro
    La bonecon de l' Sinjoro.
    Nek en tempo nek en spaco
    Estas lim' por Lia graco.

  2. Al la mond' kreita nove
    Sendas lumon Li plenpove.
    Nek en tempo nek en spaco
    Estas lim' por Lia graco.

  3. Dio bonas — jen la sperto
    De l' marŝantoj tra l' dezerto.
    Nek en tempo nek en spaco
    Estas lim' por Lia graco.

  4. Li rigardas kun kompato
    Al mizero kaj malsato.
    Nek en tempo nek en spaco
    Estas lim' por Lia graco.

  5. Laŭdu do kun ĝoja koro
    La bonecon de l' Sinjoro.
    Nek en tempo nek en spaco
    Estas lim' por Lia graco.

Melodio : ĈINA 136A
Laŭ Ad: laŭ ĉina templo-himno
MIDI Ad* | senakompana MIDI TK*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1