TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

SAĜO KAJ BONECO DE DIO

Laŭdu ni Dion, majeste tronantan en gloro

Esperantaj Versioj de Lobe den Herren

Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona ; Ĉar eterna estas Lia boneco. : Psalmo 106.1

Verkis ( Esperante) : William John DOWNES, 1967
Inspirita de Lobe den Herren de Joachim NEANDER, eld. 1680
(verŝajne pere de la angligo Praise to the Lord, the Almighty de Catherine WINKWORTH, 1864)

Fonto : AK 18

  1. Laŭdu ni Dion, majeste tronantan en gloro.
    Lin ĉiopovan ni laŭdu kun sankta fervoro.
         Streĉu ĝis lim'
         Fortojn ni de la anim';
    Inda ja estu l' adoro.

  2. Laŭdu ni Dion, ĉar bela Li kreis la teron,
    Kaŝis en ĉio pri Li parolantan misteron.
         En sorĉa hor'
         Povas respondi la kor',
    kiam Li flustras la veron.

  3. Laŭdu ni Dion, prafonton de ĉiu donaco.
    Kiam Li kreis la mondon kun vigla sagaco,
         Zorgis Li pri
         Ne nur la tera medi',
    Ankaŭ pri l' homa kor-paco.

  4. Laŭdu ni Dion, en alta ĉielo la Reĝo.
    Sian popolon Li gvidis per vivdona Leĝo.
         Lin do kun ĝoj'
         Servos ni sur vivo-voj',
    Kun Li ligite per preĝo.

  5. Laŭdu ni Dion, kompatis Li homan mizeron.
    Volis kun justo nuligi propekan koleron —
         Venis Jesu',
         Mortis kun sanga elflu',
    Por ni akiris liberon!

  6. Laŭdu ni Dion, plejalta, potenca en amo.
    Kantu plenvoĉe kaj danku per bela aklamo.
         Nia ador'
         Pro la eterna favor'
    Brilu al Li kiel flamo!

Melodio : LOBE DEN HERREN, Anonima
unue aperis en Erneuerten Gesangbuch, Stralsund, 1665
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1