TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

SAĜO KAJ BONECO DE DIO

Laŭdu ni Dion, la reĝon potencan de l' tero

Originalo : Lobe den Herren, den mächtigen König

Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona ; Ĉar eterna estas Lia boneco. : Psalmo 106.1

Aliaj Esperantaj Tradukoj ktp

Verkis (germane) : Joachim NEANDER, eld. 1680
Esperantigis : Hugo MARX, 1908 por la 4a UK

Fonto : HE 16

  1. Laŭdu ni Dion, la reĝon potencan de l' tero.
    Laŭdu al li, ĉar li estas la vojo kaj vero,
         Ho kantu ni
         Gloron kaj dankon al li:
    Li estas nia espero.

  2. Laŭdu ni Dion, ĉar ĉiun li patre zorgadas:
    Tra la danĝeroj de l' vivo nin ame gvidadas.
         Gardos li nin,
         Kiel li faris jam ĝin:
    Firme ni tion fidadas.

  3. Laŭdu ni Dion, ĉar donis li nian sanecon;
    Ĉiam konstante konservis al ni fidelecon.
         Ofte jam li
         Pruvis mirinde al ni
    Sian senliman bonecon.

  4. Laŭdu ni Dion, ĉar benis li nian laboron;
    Sendis feliĉon, per paco plenigis la koron.
         Pensu do ni,
         Kiom ni ŝuldas al li!
    Kantu ni laŭdon kaj gloron!

  5. Laŭdu ni Dion, lin laŭdu la tuta homaro!
    Laŭdu per preĝo kaj laŭdu per ĝoja kantaro!
         Danko al li
         Sonu konstante ĉe ni:
    Laŭdu lin, ho Kristanaro!

Melodio : LOBE DEN HERREN, Anonima
unue aperis en Erneuerten Gesangbuch, Stralsund, 1665
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1