KRISTNASKO |
Originalo : I heard the bells on Christmas Day
"Christmas Bells"
Verkis (angle) : Henry Wadsworth LONGFELLOW,1864
Esperantigis : ROS' Haruo, ĉ. 1990, rev. 2000
Fonto : RH
La sonorilojn aŭdis mi
En jam konata melodi':
Ripet-raport' laŭ Dia vort':
"Sur tero, pac'; al homoj, bon'!"
Mi notis, ke je tiu tag',
Belfridoj sub ja ĉiu flag'
Anoncas ĝin: la jarkulmin':
"Sur tero, pac'; al homoj, bon'!"
"Sur tero, ve," suspiris mi,
"Ne estas paco!" Diris mi:
"Malamon fortan frontas vort'
Pri tera pac' kaj homa bon'!"
Pli laŭtis la karol-ari':
"Nek mortis nek dormadas Di'!
Maljuston venkos justo, ja
'Sur tero, pac'; al homoj, bon'!"
Trilinte, tinte, en seren'
La glob' turniĝis al maten',
Senlima ĉant', sublima kant':
Sur tero, pac'; al homoj, bon'!
Melodio: WALTHAM
Komponis : John Baptiste CALKIN, 1872
MIDI TCH
Longfellow verkis tiun tekston dum la usona Enlanda Milito (1861-65),
kaj la originalo havas du ceterajn strofojn, pli specife pri tiu milito,
kiun oni ne kutime kantas nuntempe, kaj kiujn mi ne tradukis.