TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

VESPERO

La ombroj de l' venanta nokto nun

Verkis (Esperante) : William John DOWNES, 1968

Fonto : AK 241

Vesper-himno

La ombroj de l' venanta nokto nun
     Ĉirkaŭe falas kun vespera ben'.
Restadu Vi kun mi dum la mallum',
     Kaj dormon donu ĝis la nov-maten'.
               Refreŝigite, kaj kun ĝoja verv',

          En Viaj manoj estu mi por serv'.

Melodio : FINLANDIA
Komponis : Jean SIBELIUS, 1899
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1