KRISTNASKO

La noktomezo alportis ĝin

Originalo : It came upon the midnight clear

Verkis (angle) : Edmund H. SEARS, 1849
Esperantigis : ROS' Haruo, ĉ. 1992

Fonto : RH

  1. La noktomezo alportis ĝin: La glora ĉiela sonor' —
    Anĝeloj klinis al tero sin, kaj plukis harpojn el or'.
    "Sur tero paco, al homoj bono, jen la deziro de Di'."
    La mond' aŭskultis solene al anĝela la ari'.

  2. Plu tra l' ĉielo flugadas nun anĝeloj en ĥora rond';
    Ankoraŭ ŝvebas ĉielmuziko super laca mond'.
    Jen super povraj steparoj teraj sonas la simfoni' —
    Babelon teran transkantas plu anĝela la ari'.

  3. Sed pro malpaco kaj milit' suferas la tuta homar';
    La kanton homoj ne aŭdas nun, kaj daŭras peko-far'.
    Ho viroj batalantaj, vin forturnu de sanga detru',
    Ĉesigu bruon! Silentu, jen! la ĥoro kantas plu.

  4. Kaj vi, sub zorgoj de l' vivbatal' ŝarĝitaj, sen ĝoj' aŭ esper',
    Tretantaj lante la vivovojon sur ĉi peka ter',
    Jen vidu! gajaj kaj oraj horoj venas por beno al vi —
    Ripozu apud la vojo, jen anĝela la ari'.

  5. Ĉar jen, la tagoj forhastas, laŭ antikva profeta aŭgur':
    Kaj post jarmiloj alvenos jam la or-epoka futur',
    Kaj paco sur nian tutan teron trudos sin en harmoni',
    Kaj tuta l' mondo rekantos laŭ anĝela la ari'!


Melodio: CAROL
Komponis : Richard Storrs WILLIS, 1850
MIDI TCH

Alternativa melodio:

NOEL, tradicia angla melodio aranĝita de Arthur S. SULLIVAN (MIDI TCH)

En Usono Carol estas la plej uzata melodio, kaj la teksto ja estas Usona, do mi elektis tiun melodion por mia traduko; sed mi donis la alian ĉe la traduko de L. I. Gentle, Dum klara nokto venis ĝi. Kiel kutime en tiaj kazoj, mi opinias mian tradukon pli bona ol tiu alia, sed ne volas trudi mian al tiuj, kiuj jam parkeris la alian ;-)... Mi invitas komparajn komentojn pri la du versioj, proponojn de eventuale pli bonaj tradukoj, ktp. Unu rimarkinda diferenco estas tio, ke mi bedaŭrinde ne tradukis la trian strofon. Mi adaptis por THC la trian strofon de Gentle, sed ne ŝanĝis ĝin sufiĉe por fini la lastan verson per "anĝela la ari'". Eble iam mi sukcesos akordigi tion. Dume, kantu la trian strofon en "-u'".


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1