TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

La koro ĉiam estas en stalo de Jesu'

Originalo : Mit Hjerte altid vanker

Verkis (ĉu norvege? dane?) : Hans Adolph BRORSON (1694-1764)
Esperantigis : Hans Amund ROSBACH, 20a jc.

Fonto : AK 41 = CH 14

  1. La koro ĉiam estas en stalo de Jesu',
    Kaj tie pensoj restas en plena, nura ĝu'.
    Nur tien mi sopiras, nur tie riĉas mi;
    Kristnaske mi deziras Vin vidi, Fil' de Di'.

  2. En la malluma stalo forgesu mokon mi.
    Ĝi estu reĝa halo, naskiĝa lok' de Di'.
    Kun dank' mi tie trovas fojnujon de l' Sinjor',
    Kaj ĝin mi ĉiam provas konservi en la kor'.

  3. Palacoj devus stari kun lumoj kaj kolor',
    Kaj ĉiuj devus fari laŭ signo de l' Sinjor'!
    Vi devus Vin ornami per lumo kaj per bril'.
    Stel-torĉoj devus flami por Vi, la Dia Fil'!

  4. Sed ne! Jesu' ricevas nur pajlon, kaj en ĝi
    Vindita kuŝi devas kristnaske Fil' de Di'.
    Eĉ ĝin Li ne posedas, ĝi estas nur almoz';
    De bestoj li heredas la lokon por ripoz'.

  5. Nesteton la hirunda ja havas, kaj paser'.
    Leono en profundo kaverna en la ter'
    Ripozon trovi povas; sed por la forta Di'
    Neniu domon trovas, en pajlo dormas Li.

  6. Ho, venu nun, Sinjoro, al mi, al mi, al mi!
    Malferma estas koro, ekloĝu nun en ĝi!
    Al Vi ĝi apartenas, ĝin Vi aĉetis sur
    La kruc', do hejmen venas, kaj restu, restu nur.

  7. La liton mi ornamos per verda palm-foli',
    Ĉar sole Vin mi amos, Jesuo, Fil' de Di'!
    Ĝis mia morta horo, dum ĝuo kaj dolor',
    En mia peka koro loĝadu Vi, Sinjor'.

Melodio : OSLO
Anonima (Norvega Popolmelodio)
MIDI AK*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1