TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

La ilekso havas beron, kaj lakt-blankas ĝi

Originalo : Now the holly bears a berry
Alia Traduko : La ilekso naskas beron

Anonima karolo anglalingva el Kornvalo, 19a jc
Esperantigis : William AULD kaj Margaret HILL, 1973

Fonto : FSK

  1. La ilekso havas beron, kaj lakt-blankas ĝi,
    Maria Jesuon vindis en silka stri':
          Jesuon ŝi naskis por nin savi el perpleks',
          Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks', ileks', ileks',
          Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks'

  2. La ilekso havas beron kaj herb-verdas ĝi,
    Maria Jesuon naskis por Kalvari'.
          Jesuon ŝi naskis por nin savi el perpleks',
          Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks', ileks', ileks',
          Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks'

  3. La ilekso havas beron kaj karb-nigras ĝi,
    Jesuon, kiu mortis por ni, naskis Mari'.
          Jesuon ŝi naskis por nin savi el perpleks',
          Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks', ileks', ileks',
          Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks'

  4. La ilekso havas beron kaj sang-ruĝas ĝi,
    Je l' Savanto leviĝinta el la mort' fidas ni.
          Jesuon ŝi naskis por nin savi el perpleks',
          Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks', ileks', ileks',
          Kaj ĉefarbo en l' arbar' estis do la ileks'

Melodio : SANS DAY
Anonima Kornvala Melodio, 18a jc.
MIDI OBC*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1