TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KURAĜO KAJ FERVORO

La Diajn ventojn sentas mi

Originalo : I feel the winds of God today

Verkis (angle) : Jessie ADAMS
Esperantigis : Frederick William HIPSLEY

Fonto : HE 157*

  1. La Diajn ventojn sents mi, kaj mian velon levas;
         Malseka kvankam estas ĝi, kaj ripariĝi devas.
    Se nur esperon havos mi, kaj gvidos Dia saĝo,
         Laŭ Krista voko velos mi por nova marvojaĝo;
              Laŭ Krista voko velos mi por nova marvojaĝ'.

  2. Sekiĝas pro la Dia vent' la senutilaj ploroj;
         Kaj venos pli kuraĝa sent', pli puraj, helaj horoj.
    Se tentos min al harmoni' sinamo aŭ komforto,
         Per Dia vent' reiros mi al mia vera sorto;
              Per Dia vent' reiros mi al mia vera sort'.

  3. Se iam vin forgesos mi kaj vian amon Dian,
         Sangruĝan flagon vidu mi: ĝi portas nomon vian.
    Piloto mia estu vi, kaj trafos mi la celon;
         La Diajn ventojn sentas mi, kaj levas mian velon;
              La Diajn ventojn sentas mi, kaj velon levas mi.

Melodio : HARDY NORSEMAN
Norvega popolmelodio
MIDI SNM/VME*
(Mi serĉas la tradician norvegan tekston kaj ĝian tradukon.)

Alternativa melodio:
KINGSFOLD
Angla popolmelodio, porhimne aranĝita de Ralph VAUGHAN WILLIAMS, 1906 : MIDI TCH*
     Rim.: Laŭ Kingsfold oni ne kantas la kvinan (ripetecan) verson de ĉiu strofo.

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1