TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ENLOĜADO DE KRISTO

Kristo kun mi, Kristo ene

Angla originalo : Christ be with me, Christ within me

Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo. : Mateo 28.20b

Verkis (angle) : Cecil Frances (Humphreys) ALEXANDER (19a jc.)
Surbaze de verko gaellingva atribuita al S-ta PATRIKO (5a jc.)
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 80

  1. Kristo kun mi, Kristo ene,

    Kristo post mi kaj antaŭe,

    Min reganta ĉiam plene,
    Ĉe prospero aŭ kontraŭe.

  2. Sube, supre, en sufero,

    En feliĉo kaj malĝojo,

    En trankvilo, en danĝero,
    Dum la tuta vivo-vojo.

Melodio : DEIRDRE
Tradicia Irlanda Melodio
MIDI LBR

Rim. 1: La midion mi bazis sur la aranĝo far Ralph VAUGHAN WILLIAMS en H82

Rim. 2: La tuta himno (kies anglaj komencvortoj estas "I bind unto myself today") konsistas el 9 strofoj, el kiuj tio ĉi estas la 8a, sed la ceterajn oni kantas laŭ tute malsama melodio ST. PATRICK'S BREASTPLATE (MIDI) de Charles Villiers STANFORD; de tiuj ceteraj strofoj mi ĝis nun ne trovis kontentigan Esperantigon.Jen midio de la tuta naŭstrofaĵo. La nuna anglalingva himnaro de usona anglikanismo (H82) donas sep strofojn.

Jen la angla teksto de tiu ĉi strofo/himno:

Christ be with me, Christ within me,
Christ behind me, Christ before me,
Christ beside me, Christ to win me,
Christ to comfort and restore me.

Christ beneath me, Christ above me,
Christ in quiet, Christ in danger,
Christ in hearts of all that love me,
Christ in mouth of friend and stranger.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1