KRISTNASKO

Kristanoj, Dion laŭdu vi

Lobt Gott, ihr Christen alle gleich

Verkis (germane) : Nikolaus HERMAN, 1560
Esperantigis : Guido HOLZ, 1986 (red. Adoru 2001)

Fonto : Ad 215

  1. Kristanoj, Dion laŭdu vi
        sur Lia alta tron',
    malŝlosas la ĉielon Li,
        la Filon faras don',

    la Filon faras don'.

  2. Li estas Dio per gener'
        kaj iĝas nun homid';
    Li nuda kuŝas en mizer',
        en stalo-troga lit',

    en stalo-troga lit'.

  3. Rezignas Li pri fort' kaj hav',
        trapasas ĝis humil',
    figuron prenas Li de sklav',
        la Di-potenca Fil',

    la Di-potenca Fil'.

  4. Denove nun malŝlosas Li
        la pordon al Eden';
    ne plu kerubo gardas ĉi.
        Al Dio glor' kaj ben'.

    Al Dio glor' kaj ben'.

Melodio: LOBT GOTT, IHR CHRISTEN
Komponis : Nikolaus HERMAN, 1560
MIDI LCA* | MIDI Ad*


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1