TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ADVENTO

Kiu kuros al Etulo

W żłobie leży

Alia Esperantigo : Bebo Dia, tamen nia (tr. Gentle)

Tradicia Pola Karolo, 17a jc.
Esperantigis : Jan KOS

Fonto : Ad 237

  1. Kiu kuros al Etulo
    Kun kristnaska pastoral',
         Al Jesuo, Kristo nia,
         Kiu kuŝas en la stal'?
    Ho paŝtistoj, venu ĉiuj,
    Ludu viajn muzikilojn,
         Kantu gaje al Sinjor'.

  2. Ankaŭ ni tuj vin postiros
    Kun kolendo, pia kant',
         Kaj jubilos al Etulo,
         Al veninta la Savant'.
    En mizera stal' naskita
    Ploras Li en trogo lita.
         Lin konsolu nia ĉant'.

  3. Kaj pro tio sonu ĉie
    Gaja kanto tra la ter',
         Ke sendita venis tien
         Nia Di-Imanuel'.
    Ni, Lin varme salutante,
    Kun anĝeloj laŭdu kante:
         Glor' al Dio en ĉiel'.

Melodio : W ŻŁOBIE LEŻY
Tradicia Pola Melodio
presita en kantaro de Michal Marcin MIODUSZEWSKI, Krakovo 1838-53
MIDI [TCH]


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1