SERENO KAJ TRANKVILO

Kiel riverego estas Dia pac'

Like a River Glorious

Verkis (angle) : Frances R. HAVERGAL, ĉ. 1876
Esperantigis : ROS' Haruo, 1999

Fonto : RH

  1. Kiel riverego estas Dia pac';
    Ĉion teran venkas ĝia glora grac'.
    Kvankam ĝi perfektas, tamen ĉiam pli,
    Pli profunda kreskas, pli vastiĝas ĝi.

    Koroj sin kroĉintaj al la Eternul'
    Trovas laŭpromese pacon sen makul'.

  2. Kiu sin forkaŝas en la Mana Kav',
    Se minac' alpaŝas, certas pri la sav'.
    Ĝenas nek ĉagrenoj, nek diabla spit';
    Venas nur la benoj Diaj al spirit'.

    Koroj sin kroĉintaj al la Eternul'
    Trovas laŭpromese pacon sen makul'.

  3. Ĉiu ĝoj' aŭ provo venas el Ĉiel';
    Sendas ĝin la povo de la Di-fidel'.
    Se ni plene fidas, restas ke ni nur
    Sekvu dum li gvidas nin en plensekur'.

    Koroj sin kroĉintaj al la Eternul'
    Trovas laŭpromese pacon sen makul'.

Melodio: WYE VALLEY
James MOUNTAIN, ĉ. 1876
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1