EPIFANIO

Kiel saĝular' kun ĝoj'

As with gladness men of old

Kaj vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo. : Mateo 2.10

Verkis (angle) : William Chatterton DIX, je la festo de Epifanio, 1860
Esperantigis : J. GOURLAY
("Kiel la saĝuloj tri / stelon sekvis kun ĝoj-kri'")
Prilaboris : ROS' Haruo

Fonto : RH (kp HE 44 = Ad 261)

  1. Kiel saĝular' kun ĝoj'
    Stelon sekvis laŭ la voj'
    Brilegantan sur ĉiel',
    Kondukantan al la cel';
    Tiel, Kristo, nun al vi
    Kondukataj estu ni.

  2. Kiel ili per stelbril'
    Rapidiris al lulil';
    Surgenuen ĵetis sin,
    Kiam ili trovis vin;
    Tiel same ĝoju ni
    Adoradi antaŭ vi.

  3. Kiel ili kun humil'
    Donojn faris ĉe l' lulil';
    Tiel, sur la tera voj',
    Puraj, kun senpeka ĝoj',
    Amtrezorojn ankaŭ ni
    Same portu nun al vi.

  4. Ho Jesuo! Ĝis la fin'
    Ĉiam konservadu nin;
    Kiam mondo pasos for,
    Portu nin al via glor'.
    Kie, en sennuba hel',
    Ne necesas gvida stel'.

  5. Tie, en ĉiama bril',
    Mankas ĉiu lumigil';
    Lumo, ĝojo, regas nun;
    Vi mem estas ĝia sun'.
    Tie ĉiam antaŭ vi
    Halelujojn kantos ni.

Melodio: DIX
Conrad KOCHER, 1838, en Stimmen aus dem Reiche Gottes
ar. William Henry MONK, 1861 MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1