LAŬDO AL DIO |
Kiel bone estas, glori Vin, Sinjor
Mely igen jó az úr Istent dicsérni
Verkis (hungare) : Mihály SZTÁRAI ( 1575), surbaze de la 92a Psalmo
Esperantigis : Eva FÁRKÁS kaj Adolf BURKHARDTFonto: AK 5
Kiel bone estas, glori Vin, Sinjor,
Plej-Altul, kaj laŭdi nun en ĝoj-ador
Vian sankta nomon per jubila kant,
Kaj proklami vaste ĝin en ĉiu land;- Kompatemon Vian jam en frumaten
Diskonigi; pensi eĉ post not-alven
Pri justeco Via. Harp kaj violon
Vin honoru, ĉia instrumenta son!- Observante, ke fariĝas Via vol,
Mi pleniĝas de mirinda grac-konsol.
Mi prikantos ĝoje, kion Via man,
Ho Kreinto, faras laŭ eterna plan.- Kiel palmoj verdas ĉiuj, kiuj sin
Al Vi kroĉas kun fidanta kor-inklin.
Kiel cedroj sur la alta Lebanon
La piuloj staras ĉe la Dia tron.- Antaŭ ĉiuj homoj nun rakontu ni,
Kiel justa estas nia granda Di.
Li neniam trompis. Kiuj fidas nur
Tiun rokon, ĉiam vivas en sekur.Melodio: PSALMO 92
Hungara Popolmelodio, 16a jc.
MIDI AK*Oh How Good It Is to Glorify Thee, Lord
(Angligo El Esperanto)
TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
http://www.scn.org/~lilandbr/
la TTTejo de Liland Brajant Ros'