TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

MATENO PRINTEMPA

Kiam mateno, ruĝe ridante
Mateno Printempa

Verkis (Esperante) : M. L. BLAISE

Fonto : HE 227 = EH 121

  1. Kiam mateno, ruĝe ridante,
         Vekas la birdojn, ili tre frue
         Sub la fenestro, dolĉe sed brue,
    Vokas min laŭdi, Dion dankante.

  2. Tiam, post preĝo, preta por ĉio,
         Gaje mi iras fari la devojn
         (Intermiksante iom la revojn),
    Plene fidante helpon de Dio.

  3. Ho, la printempo, bela aero!
         Kiel mi ĝojas, ĝin enspirante!
         Tuta naturo, revekiĝante,
    Kantas pri amo, vivo, espero.

  4. Ĉio rapidas gaje sin vesti
         Verd-foliare por la somero.
         For la malamo! Venu al tero
    Paco kaj ĝojo, longe por resti.

  5. Ĉu malespero povas ekzisti,
         Kiam la suno tiel varmigas?
         Ĝiaj ridetoj ploron sekigas.
    Ilin nenio povas rezisti.

  6. Ha! kiu volus plendi pri io,
         Dum tiun ame tuŝas la vento?
         Mi do pleniĝu de danka sento,
    El tuta koro kantu al Dio.

Melodio : SWANWICK
Komponis : Leonard Ivor GENTLE
(ĉu unua eldono en HE?)
MIDI HE*


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1