TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

PSALMO 55

Kiam David’ en granda malĝojo

Psalmus Hungaricus
Mikoron Dávid nagy búsultában
When great King David, sorely afflicted
(angla traduko laŭ la Esperanta)

Atentu min, kaj respondu al mi ; Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas : La Psalmaro 55.2

Verkis (hungare) : Mihály Kecskeméti VÉG, 1565
surbaze de Psalmo 55
Esperantigis : Adolf BURKHARDT

Fonto : AK 118

  1. Kiam David' en granda malĝojo,
    Eĉ de amikoj moke spitata,
    En sia koro plendis amare,
    Preĝi komencis li al la Eternul':
  2. Dio Sinjoro, turnu, mi petas,
    Viajn okulojn al Via sklavo.
    Ne plu min lasu en la mizero,
    Ĉar la animon mian konsumas plor'.
  3. Ho, se mi havus, kiel kolombo,
    Viglajn flugilojn, mi jam forflugus!
    Se Li permesus, mi jam delonge
    Estus fuĝinta foren al dezertej'!
  4. Mia animo kaj miaj pensoj !
    Fidu konstante nur vian Dion,
    Ĉar Li aŭskultos viajn petegojn,
    Viajn premantajn ŝarĝojn Li prenos for.

Melodio : PSALMUS HUNGARICUS
Komponis : KODÁLY Zoltán
MIDI AK*


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1