LAŬDO AL JESUO |
Reviziita versio: Bela Jesuo, estro de la estroj
Verkis (germana) : Anonimulo, en Münster, 1677
Esperantigis : Hendrik Arie DE HOOG
Fonto : AK 151 (= KKP 29)
Kara Jesuo, reĝo de la tero,
Via belec' estas sen kompar'.
Vin ni honoras, Vin mi adoras,
Vi gvidas min tra l' vivo-mar'.Belas la montoj, belas la arbaroj,
La tuta mond' estas bel' sen fin'.
Sed, Jesu mia, beleco Via
Kun Via am' ĝojigas min.Belas la suno, belas ankaŭ luno,
Brilas la steloj de l' firmament'.
Pli bela brilo de l' Dia Filo
Plenigas nin per ama sent'.Belas la floroj, belas pli la homoj,
Dum ili staras en juna fort'.
Jen ni forpasas, ĉion postlasas,
Sed Jesu savas nin de l' mort'.Teran belecon, la ĉiel-helecon,
Ĉion superas Emanuel'.
Savanto mia, Peranto Dia,
Servigu min por Via cel'!Melodio : ST. ELIZABETH
ANONIMA (en Schlesische Volkslieder, 1842)
aranĝis Richard Storrs WILLIS, 1850
MIDI, TCH
Tiu ĉi melodio havas plurajn iom oftajn nomojn;
krom St. Elizabeth oni trovas ĝin sub la nomoj
Ascalon, Crusaders Hymn, Schönster Herr Jesu kaj St. Elisabeth.Alternativa melodio (fakte pli frua, aŭtenta):
- SCHÖNSTER HERR JESU
- Anonima, Münster, 1677 : MIDI Ad*
TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
http://www.scn.org/~lilandbr/
la TTTejo de
Liland Brajant Ros'