AMO KAJ SERVO |
Kamaradoj amgvidataj
Comrades we, whom love is leading
Verkis (angle?) : E. GRUBB
Esperantigis : Montagu Christie BUTLERFonto: HE 201
Kamaradoj am-gvidataj, ombrojn ni forlasas nun —
Anoj de matena lumo — kun vizaĝoj al la sun'.
Tra nebula nigra nokto, kruta estas nia voj';
Sed vidiĝas tra la nuboj montoj de eterna ĝoj'.
Dio, se al ni doniĝis suno super val' kaj mont' —
Se ni trinkis vivan akvon el neniam seka font' —
De spirito amforgesa egoisma savu nin:
En servado al aliaj ĉiu ĝoju perdi sin.
Restas koroj en katenoj, mortas floroj de la am',
Kie suno ne penetras, estingiĝas Dia flam';
Kie homoj vianome en milito buĉas sin,
Kaj la homa avideco ree krucumadas vin.
Ho Savinto, vi ja mortis, por katenojn rompi for;
Ĉe malluma Getsemano vi eltrinkis de dolor';
En potenco de humilo vi fariĝis triumfant';
Ŝanĝis teran lamentadon al ĉiela ĝoja kant'.
Fontas amo Dia sole nur el Dia kompatem';
Fluas la ĉiela vino el komuna vinberprem'.
Via kruco nin inspiru sekvi kaj obei vin;
Prenu nin, kaj per Spirito kaj per fajro baptu nin.
Melodio: BETHANY (SMART)
Komponis: Henry Thomas SMART, 1867
MIDI TCH