LAŬDO AL JESUO |
Verkis (angle) : Edward PERONNET (strofoj 1-5), ĉ. 1779; John RIPPON (strofo 6), ĉ. 1787
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Fonto : AK 157 (= Ad 436, HE 84)
Jesuan nomon gloru kun
La anĝelara ĥor' ;
Per reĝa diademo nun
Lin kronu, kronu, kronu, kronu la Sinjor'!
Martiroj, kies firma fid'
Proviĝis en dolor',
Konfesu Lin la Davidid'
Kaj kronu, kronu, kronu, kronu Lin Sinjor'!
Ho tuta Izraela ras',
Ekkantu kun fervor'!
Kuniĝu vi en grand-amas'
Kaj kronu, kronu, kronu, kronu Lin Sinjor'!
La Kalvarian krucon ni
Konservu en memor' ;
Ni danke kantu tie ĉi,
Kaj kronu, kronu, kronu, kronu Lin Sinjor'!
El ĉiu gento kaj naci'
De l' mondo, ĉiu kor'
Aklamu Lin per laŭta kri',
Kaj kronu, kronu, kronu, kronu Lin Sinjor'!
Kun la sanktuloj ankaŭ ni
Kuniĝu en ador' ;
Ĝis en eterna harmoni'
Ni kronos, kronos, kronos, kronos Lin Sinjor'!
Melodio : MILES LANE
Komponis : William SHRUBSOLE, 1779
MIDI TCH
Klaku por apartaj paĝoj laŭ la alternativaj melodioj
MILES LANE laŭ EK, DIADEM kaj CORONATION
aŭ pri
ĉiuj 3 kune.