TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO AL JESUO

Jesuan nomon gloru kun la anĝelara ĥor'

All hail the power of Jesus' name
Jen laŭ CORONATION

Alimelodiaj Aranĝoj:
Laŭ DIADEM | Laŭ MILES LANE

Ĉiuj 3 Kune

Sen-Sinjor-igita Teksto

Verkis (angle) : Edward PERONNET (strofoj 1-5), ĉ. 1779; John RIPPON (strofo 6), ĉ. 1787
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Tekston adaptis al melodio : Liland Brajant ROS', 1999

Fonto : AK 157 / LBR

Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo : Filipianoj 2.9

  1. Jesuan nomon gloru kun la anĝelara ĥor' ;
    Per reĝa diademo nun Lin kronu la Sinjor' ;
    Per reĝa diademo nun Lin kronu la Sinjor'!

  2. Martiroj, kies firma fid' proviĝis en dolor',
    Konfesu Lin la Davidid' kaj kronu Lin Sinjor' ;
    Konfesu Lin la Davidid' kaj kronu Lin Sinjor'!

  3. Ho tuta Izraela ras', ekkantu kun fervor'!
    Kuniĝu vi en grand-amas' kaj kronu Lin Sinjor' ;
    Kuniĝu vi en grand-amas' kaj kronu Lin Sinjor'!

  4. La Kalvarian krucon ni konservu en memor' ;
    Ni danke kantu tie ĉi, kaj kronu Lin Sinjor' ;
    Ni danke kantu tie ĉi, kaj kronu Lin Sinjor'!

  5. El ĉiu gento kaj naci' de l' mondo, ĉiu kor'
    Aklamu Lin per laŭta kri', kaj kronu Lin Sinjor' ;
    Aklamu Lin per laŭta kri', kaj kronu Lin Sinjor'!

  6. Kun la sanktuloj ankaŭ ni kuniĝu en ador' ;
    Ĝis en eterna harmoni' ni kronos Lin Sinjor' ;
    Ĝis en eterna harmoni' ni kronos Lin Sinjor'!

Melodio : CORONATION
Komponis : Oliver HOLDEN, 1792
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1