TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

VENU VIA REGNO

Jesaja pratempe profetis por ni

Isaiah the prophet has written of old

Kaj loĝos lupo kun ŝafido ... Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj : Jesaja 11.6a … 55.12a

Verkis (angle) : Joy F. PATTERSON (n. 1931), 1982
(© 1982 The Hymn Society; kopirajton administras Hope Publishing Co.)
Esperantigis Liland Brajant Ros', 1999

  1. Jesaja pratempe profetis por ni,
         kiel venos la regno de Di':
    anstataŭ dornaĵoj ekkreskos abi',
         kunkuŝos la lup' kaj ŝafid';
    de montoj kaj stepoj eksonos ari',
         la gentoj eliros en pac',
    ĉar la teron tapiŝos konado de Di'
         kiel marojn la akva surfac'.

  2. La gentojn plu gvidas la ekspluatad',
         malpacas eĉ patro kaj fil';
    la dornoj plu kreskas; minacas homar'
         la belon de l' ter' per mutil'.
    Alportu, Sinjor', vian regnon sur ter';
         ne plu estu vund' aŭ damaĝ':
    la homoj eliru en ĝoj' kaj esper',
         kaj regu justeco kaj saĝ'.

Melodio: SAMANTHRA
Anonima Usona popolmelodio
en Southern Harmony, 3a eld., 1859
MIDI LBR

Alternativa melodio: JUDAS AND MARY
Komponis : Sydney CARTER, 1964
(© 1964 Stainer & Bell, Ltd.)
Melodio (MIDI) LBR

Rim. : Kantante laŭ Judas and Mary oni faru el la du strofoj kvar strofojn, kies finaj versoj estu:
(1)

"jes ja, kunkuŝos la lup' kaj ŝafid'."

(2)
"jes ja, la marojn la akva surfac'."

(3)
"ho ve, la belon de l' ter' per mutil'." kaj

(4)
"jes ja, kaj regu justeco kaj saĝ'."


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1