TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LA NOVA JERUSALEM
CIVITO DE DIO

Jerusalem', benita per lakto kaj miel'

Urbs Syon aurea
Jerusalem the golden, with milk and honey blest

Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, ... Kaj la strukturo de ĝia muro estis jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro. : Apokalipso 21.10,18

Verkis : BERNARDO el Klunizo, ĉ. 1145
(Angligis John Mason NEALE kaj aliaj)
Esperantigis : Clarence BICKNELL

Fonto : HE 175 ( > Ad 645)

  1. Jerusalem', benita per lakto kaj miel',
    Anime mi sopiras al vi kaj via hel';
    Sed elkompreni povas neniu homa kor'
    La ĝojon kaj feliĉon de via lumoglor'!
  2. La aŭloj de Ciono resonas je kantar'
    De la martiroj noblaj kaj sankta anĝelar'.
    La Princo estas tie en tago sen vesper';
    Loĝadas beatuloj sur glora luma ter'.
  3. Jen la Davida trono, kaj tie sen ĉagren'
    Aŭdiĝas triumfantoj en kanto de solen'.
    Jubile la venkintoj eterne laŭdos lin,
    En roboj blanke brilaj kun ĝojo ja sen fin'.
  4. Ho kara dolĉa lando de Dia sanktular'!
    Ho lando feliĉega ĉe la kristala mar'!
    Nin gvidu, Kristo, tien pro via korfavor'!
    Al vi, kun la Spirito kaj Patro, estu glor'!

Melodio : EWING
Komponis : Alexander EWING, 1853
MIDI LBR

Alternativa melodio :
AURELIA
Komponis Samuel Sebastian WESLEY, 1864 : MIDI TCH

Rim.: Ewing estas pli ĝenerale uzata por tiu himno, sed S. S. Wesley fakte komponis sian melodion Aurelia (kutime uzata por Sur Kristo sin apogas la sankta Eklezi') por Jerusalem the golden'. Artikolon pri tekstoj por Aurelia estas konsultebla.

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1