RENOVIĜO

Novkreu nin

Create us new

Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo ; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj. : 2 Korintanoj 5.17

Verkis (angle) : Rodney R. Romney, 1990
Esperantigis : Liland Brajant Ros’, 1996

Fonto : LBR
Originalo

  1. Jen niaj koroj, niaj vivoj,
    Jen senmaske venas ni.
    Spirito, nun novkreu nin,
    Ke ni en pac’ kuniru vin.

  2. Ho fajro sankta, Dia flam’,
    Brulanta kun sopira am’,
    Ke korojn renovigu ĝi —
    Ke ni nin amu nun en vi.

  3. Ho vento sankta, semu jam
    La novan vivon de frat-am’.
    Spirito, novkreiĝu ni,
    Ke l’ mondon servu ni por vi.

Melodio: O WALY WALY (8.8.8.8)
Anonima Brita Popolmelodio
Aranĝo : Barbara Neighbors Deal
MIDI [HSJ*]

Originalo © 1990 AmaDeus Group
Traduko rajtigita de la aŭtoro
Traduko © 1996 Liland B. Ros’
Melodio nekopirajta
Aranĝo © 1992 AmaDeus Group


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1