KRISTNASKO

Jen kiu bebo?

What child is this?

Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj. Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro. : Luko 2.18-19

Verkis (angle) : William Chatterton DIX, ĉ. 1865
Esperantigis : Liland Brajant ROS’

Fonto : LBR

  1. Jen kiu bebo dormas ĉe la sino de Maria?
    Paŝtistoj gardas dum supre bardas anĝeloj per laŭdo aria.
    Jen Kristo, la beba reĝo, kun stala trogo por trona seĝo.
    Alhastu por laŭdi al la bebo, la fil' de Maria!

  2. Ho, kial tiel sur besta trogo en povra stalo li tronas?
    La muta Vorto atest-apogon por pekaj homoj jen donas!
    Sur kruco lin trafos morto, kun ĉiuj ni en komuna sorto--
    Li, la karniĝinta Vorto, la bebo, la fil' de Maria!

  3. Do mirhon, oron kaj olibanon ni al la bebo donu.
    Nin savas Kristo el sorta tristo, do amaj koroj lin kronu!
    Laŭtkriu la gloran kanton! Maria lulas la beb-Savanton.
    Ĝojkriu, "Naskiĝis Kristo, la bebo, la fil' de Maria!"

Melodio: GREENSLEEVES
Tradicia Angla Melodio, 16a jarcento
MIDI TCH*

Jen du aliaj aranĝoj:
MIDI Martha Decker (*LBR)
MIDI LBR (el nekonata fonto)

Rim.: Almenaŭ en nuna Usono, oni plej ofte uzas la lastajn du versojn de la unua strofo kvazaŭ refrene por ĉiuj strofoj, forigante la finajn versojn de la dua kaj tria strofoj. Mi preferas la plenan, senrefrenan tekston.


TTT-HIMNARO CIGNETA
estas parto de
La Lilandejo
http://www.scn.org/~lilandbr/

la TTTejo de
Liland Brajant Ros'
Hosted by www.Geocities.ws

1