DIO REĜAS |
Verkis (angle) : (str. 1-2) Maltbie D. BABCOCK, 1901
Esperantigis : ROS' Haruo, 2002
Fonto : RH
Jen estas ja la mond'
de mia Patro, Di'!
Sonoras el ter' kaj ĉiel'
tut-kosma simfoni'.
Jen estas Lia mond' —
Li kreis ĝin per Vort';
Jen rok', arbar', nubego, mar':
la verk' de Lia fort'.
Jen estas Lia mond'.
Karolas birda ĥor'.
Matena lum' kaj roz-parfum'
atestas pri l' Sinjor'.
Jen estas ja la mond'
de mia Patro, Di'.
Per ĉiu bel', el ĉia hel'
parolas Li al mi.
Jen estas Lia mond'
kaj kvankam la malbon'
fortega ŝajnas, Dio gajnas
venkon kun impon'.
Jen estas Lia mond'!
Min ne ĉagrenu mi!
Ĝoj-kantu, ter', pro tiu ver':
Eterne reĝas Di'!
Melodio : TERRA BEATA
Tradicia angla melodio
Aranĝita por himna uzado de Franklin L. SHEPPARD, 1915
MIDI TCH