KRISTNASKO |
Originalo : O Betlehem, du kleine Stadt
Verkis (germane) : Helmut BARBE, 1954
Esperantigis : Albrecht KRONENBERGER, 1995
Fonto : Ad 228.5
Jam dormas ĉiu enloĝant'
De l' urbo Bet-Leĥem',
Herodo ankaŭ, la reĝant',
Kun li Jerusalem'.
Sed viglas sur kamparo
Paŝtistoj ĝis maten',
En stal' la sankta paro,
Eĉ bovo kaj azen'.
Jen brilas stelo el malhel',
El monda malesper'.
Anĝeloj kantas de l' ĉiel'
Pri paco sur la ter'.
Naskiĝis en la stalo
La Krist-infan' por ni.
Kaj tra la sfera halo
Aŭdeblas: Glor' al Di'.
Sen iom ajn de l' Dia glor'
Vi kuŝas en kaban'.
Maldormas ame Via kor'
Por mi, ho Krist-infan'.
Vi iĝis povra sklavo
Por pliriĉigi min.
Jesuo, mia ravo,
Mi kore dankas Vin.
Melodio : FOREST GREEN
Tradicia Angla Melodio
MIDI TCH
Rim. : Pluraj eblaj alternativaj melodioj troveblas ĉe
Ho eta urbo Bet-Leĥem'.